Aktivecoj 2018

Festado de la 110-a datreveno de Esperanto en 2019

La renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelvoar al sia urbo” la sepan fojon okazos inter la 20-a kaj 22-a de septembro 2019, ĉi-foje festante la 110-an datrevenon de Esperanto en Bjelovar.

Kiel konate, la unua Esperanto-societo en Bjelovar estis fondita en 1909, kaj la Administra komitato de Bjelovara Esperantista Societo proponis prifesti tiun datrevenon kun pli riĉa kaj pli kvalita programo.

Pri tiu temo la Adminstsra kaj la Kontrola komitatoj de la societo pli detale diskutis en sia kunsido, okazinta la 8-an de novembro 2018, dum kiu oni skizis la programon de la festado. La plej grava parto de la festado estos la solena programo, okazonta sabate la 21-an de septembro 2019. Tiutage al la plej meritaj iamaj kaj nuntempaj membroj oni atribuos diplomojn kaj premiojn. Oni planas eldoni monografion kaj prepari filmon pri Esperanto en Bjelovar, kio estos kompletigita per abunda muzika, ekspozicia kaj alitipa programo, kiu inkluzivos komunan amikumadon kaj ekskurson al Đurevac. La preparojn por la festado sekvu en nia retejo.



Subskribita kontrakto

La 19-an de novembro 2018, la estro de la Departemento Bjelovar-Bilogora Damir Bajs kaj la prezidanto de Bjelovara Esperantista Societo (BES) subskribis kontrakton pri financado de aktivaĵoj de BES en 2018, surbaze de kiu la departemento atribuis al BES financojn por realigi internacian kunlaboron.

La kontrakto rezultis el la Publika konkurso por financi programojn kaj projektojn de asocioj interesaj al la Departemento Bjelovar-Bilogora, kiu estis diskonigita en marto 2018 kaj por kiu BES proponis la programon de la 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco.



Konstruado de Dokumenta Esperanto-Centro

Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac estas unu el la Esperantaj organizaĵoj kun kiuj Bjelovara Esperantista Societo (BES) dum jaroj intense kunlaboras. DEC estas ankaŭ nacia Esperanto-arkivo de Kroatio, formiĝanta jam 40 jarojn, al kiu estis necese havigi taŭgan ejon pro la granda kvanto da arkivaĵoj, ĉar dum jaroj ĝi funkciis en privata domo.
Antaŭ unu jaro oni komencis konstrui apartan domon por tiu celo. Dank’ al enlandaj kaj eksterlandaj donacintoj, dum 2018 estis finita la dua fazo de la konstruado de tiu domo, kiu disponos pri 150 kvadratmetroj da spaco. Printempe de 2019 oni daŭrigos internajn kaj eksterajn laborojn, kaj BES invitas esperantistojn partopreni la financadon de tiuj laboroj, por ke la domo jam venontan aŭtunon estu uzebla. Ni vizitos DEC-on septembre 2019 dum la festado de la 110-a datreveno de Esperanto en Bjelovar. Menciindas, ke en 2018 DEC ricevis ankaŭ subvencion de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF) por ordigi la arkivaĵojn kaj pretigi la kolekton por translokigo en la novan domon, do samtempe kun la konstruado okazas ankaŭ katalogado kaj kompleta ordigo de la kolekto. La necesajn informojn pri kolektado de financa helpo por fini ĉi tiun projekton oni povas ricevi ĉe: dec.kroatio@gmail.com



La 6-a RENKONTIĜO „ESPERANTISTOJ DE BJELOVAR AL SIA URBO”

RAPORTO

Bjelovara esperantista societo organizis jam la sesan fojon la renkontiĝon „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, kiu okazis la 22-an kaj 23-an de septembro 2018, kiel parto de Tago de la urbo kaj Tago de bjelovaraj defendantoj, en la Popola biblioteko „Petar Preradović” Bjelovar.

La 22-an de septembro estis organizita Interkona vespero en la Dolĉaĵejo kaj kafejo „Zagorje” , dum kiu plifortiĝis la amikeco inter la bjelovaraj esperantistoj kaj la hungaraj kolegoj el urbo Tata.
Ankaŭ ĉi jare, kiel parto de la programo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, estis orkanizita la 6-a Deklamkonkurso, dum kiu la partoprenantoj deklamis originalan Esperantan poezion kaj poezion tradukitan en Esperanton.
Ĉiuj partoprenantoj ricevis medalojn, libropremiojn kaj diplomojn.
Nataša Dorosulić gajnis pokalon kiel la plej bona deklamanto.
En la kategorio „Lernantoj de elementaj lernejoj” estis atribuitaj jenaj premioj:

- la unua premio al KATARINA MUŽEK
- la dua premio al NICOL OSLOVAR
- la tria premio al PETAR MARIČIĆ

Ĉiuj premiitoj en ĉi tiu kategorio estas lernantoj de Elementa lernejo Ivana Viteza Trnskog el Nova Rača.
En la kategorio „Lernantoj de mezlernejoj kaj studentoj„ la unuan premion gajnis MARIJA VEŠNIK.
En la kategorio de plenaĝuloj la premiojn gajnis:

- la unuan premion: NATAŠA DOROSULIĆ
- la duan premion: MARIJA JERKOVIĆ
- la trian premion: TOMISLAV DIVJAK

Enkonduke al la festado de la 110-jara datreveno de Esperanto en Bjelovar, kiun ni festos en 2019, la ĉefa temo de la ĉi-jara aranĝo estis la ronda tablo „Kontribuo de esperantistoj al la kultura progreso de Bjelovar tra la historio”, dum kiu estis prezentoj faktoj pri kelkaj plej konataj esperantistoj de Bjelovar: Fran Kola Krom, Ivan Barešić, Vilim Polašek. Dragutin Štokić kaj Željko Sabol.
En la vestiblo de la biblioteko estis organizita ekspozicio pri la plej konataj bjelovaraj esperantistoj kaj ekspozicio de insignoj, kiujn dum sia vivo kolektis nia antaŭnelonge forpasinta membro Nikola Golić.
La partoprenantojn de la aranĝo pere de video-mesaĝo salutis konata bjelovara verkisto Goran Tribuson, kies romanon „Fruaj tagoj” Esperantigis nia membro Josip Pleadin, kaj la libron prezentis profesoro Zdravko Seleš.
Post la komuna fotado la kunvenintoj vizitis la Arbon de internacia amikeco, kiun plantis la partoprenintoj de la ĉi-jara 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco, kaj poste okazis la posttagmeza kunestado kaj amuziĝo.

Fotojn pri la renkontiĝo vi povas vidi ĉi tie.



La 6-a renkontiĝo „ESPERANTISTOJ DE BJELOVAR AL SIA URBO”

Unua komuniko

Karaj amikoj,

Bjelovara esperantista societo invitas vin jam la sesan fojon partopreni sian manifestacion „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, kiu ĉi-jare okazos la 22-an kaj 23-an de septembro, kiel parto de la festado de Tago de la urbo kaj Tago de bjelovaraj defendantoj.

Programo:

SABATO, la 22-an de septembro 2018

• Alveno de la gastoj, vizitado de la urbo,
• Interkona vespero en la dolĉaĵejo „Zagorje”, Bjelovar, Ivana viteza Trnskog 15, je la 19h00

DIMANĈO, la 23-an de septembro 2018

• malfermo de ekspozicioj en la vestiblo de la Popola biblioteko „Petar Preradović” Bjelovar
• deklamkonkurso, por kiu povas aliĝi ĉiuaĝaj kategorioj de deklamantoj
• ronda tablo: „Kontribuo de esperantistoj al la kultura progreso de Bjelovara tra la historio”
• prezento de la Esperanta traduko de la romano de Goran Tribuson „Fruaj tagoj”
• post la programo okazos komuna tagmanĝo kaj kunestado

Ni petas, ke vian partoprenon vi anoncu ĝis la 10-a de septembro 2018 al:
098/181-7350 (Zdenka Polašek), 091/797-3484 (Franjo Forjan), aŭ al: esperanto.bjelovar@gmail.com

Al la sama adreso anoncu ankaŭ vian partoprenon en la deklamkonkurso (same ĝis la 10-a de septembro) − la propozicioj estas alkroĉitaj al ĉi tiu komuniko.

La kotizon de 40,00 kunaoj por la komuna tagmanĝo oni pagu al konto de Društvo esperantista Bjelovara: HR1224020061100615259. Kun la aliĝo informu nin ĉu vi deziras vegetaranan manĝon. Aliaj informoj pri ĉi tiu manifestacio sekvos baldaŭ en la Dua komuniko.

Bonvenon – Dobro nam došli !



6-a DEKLAMKONKURSO la 23-an de septembro 2018 en Bjelovar

La Deklamkonkurso estos parto de la programo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, okazonta honore al Tago de la urbo Bjelovar kj Tago de bjelovaraj defendantoj. Partopreni povas junaj esperantistoj, lernantoj de elementaj, mezlernejoj, studentoj el Kroatio kaj eksterlando kaj plenaĝaj esperantistoj.

Temo: deklamado de originala Esperanta poezio kaj poezio tradukita en Esperanton.

Premioj:

1. Pokalo al plej bona deklamanto
2. Medaloj
3. Libropremioj
4. Diplomoj por ĉiuj partoprenantoj

La deklamadon prijuĝos ĵurio konsistanta el tri membroj, kiujn nomumos la organizantoj.

Bjelovara Esperantista Societo organizos senpagan tagmanĝon por ĉiuj deklamantoj, kaj la vojaĝkostojn pagos la partoprenantoj mem. Deklamantoj povas esti individuaj aŭ/kaj literatur(em)aj grupoj.

Aliĝojn bonvolu sendi al:

Društvo esperantista Bjelovara
Vlatka Mačeka 14, 43000 Bjelovar
esperanto.bjelovar@gmail.com



RAPORTO PRI LA 20-a ALP-ADRIA ESPERANTO-KONFERENCO

Post 29 jaroj da agado de la Esperanto-Rondo de Alp-Adrio kaj 19 organizitaj konferencoj, la jubilea 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco okrazis dum la pasinta semjnfino (inter la 8-a kaj 10-a de junio 2018) en Bjelovar, la unuan fojon en la kontinenta parto de Kroatio. Ĝi okazis en la jaro dum kiu la Alp-Adria Alianco, kiel daŭriganto de la Alp-Adria Labor-komunumo (fondita en 1978 en Venecio) festas la 40-an datrevenon de sia ekzistado. Ekde la unua konferenco de alp-adriaj esperantistoj, okazinta en Arnoldstein ĉe la triangulo inter Aŭstrio, Italio kaj Slovenio, ĝis la dudeka aranĝo, en Krotio okazis kvar tiaj konferencoj (en Crikvenica 1997, Pula 1999, Rijeka 2002 kaj Opatija 2015).

Bjelovar kandidatiĝis por gastiganto dum la pasintjara konferenco en Brežice, kaj per la sukcesa realigo de ĉi tiu aranĝo ĝi pravigis la ricevitan komision. En Bjelovar tion konfirmis preskaŭ ĉiuj partoprenintoj, cento da ili el Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Italio, Hungario kaj Slovenio. La konferencon sukcese organizis Bjelovara esperantista societo, vaste konata pro siaj aktivecoj, pro kiuj pasintjare ĝi ricevis la Jaran premion de Kroata Esperanto-Ligo kiel la plej bona Esperanto-socoeto en Kroatio.

La oficialan malfermon de la aranĝo anticipis la Interkona vespero en la Dolĉaĵejo Zagorje la 8-an de junio kaj plantado de Arbo de internacia amikeco la 9-an de junio. En ĉi tiu eksterordinara evento kolektiĝis multaj esperantistoj kaj loĝantoj de Bjelovar. La plantadon de la Arbo permesis kaj finacis la Urbo Bjelovar, kaj ĝi estas plantita en vere simbola loko, ĉe la Placo de Stjepan Radić, persono kiu apartenis al maloftaj politikistoj de sia epoko, estante ankaŭ esperantisto, ĝuste en la periodo kiam li estis ministro de edukado.

La malferma solenaĵo okazis sabate en la Urba muzeo je la 11h00 kun partopreno de la departementestro, sinjoro Damir Bajs, la estrino de la departementa Fako pri edukado, kulturo kaj sporto, sinjorino Snježana Mišir kaj reprezentanto de la Urbo Bjelovar, sinjoro Ivica Vrhovnik.
Menciendas, ke la konferenco okazis enkadre de la festado de Tago de la Departemento Bjelovar-Bilogora, kiu estis ĝia oficiala aŭspicianto.
Dum la malferma ceremonio la ĉeestantojn alparolis la departementestro Bajs, la urba reprezentanto Ivica Vrhovnik kaj la sekretariino de la Esperanto-Rondo de Alp-Adrio Edvige Ackermann el Triesto, kaj estis legita salutletero de Radimir Čačić, la estro de la Varaždina departemento, kiu estas la aktuala prezidanto de Alp-Adria Alianco.

La labora parto de la aranĝo estis dediĉita al la temoj Alp-Adrio kaj Danubio kaj Publikaj rilatoj de esperantistoj kun neesperantistaj medioj, dum kiuj estis prezentitaj ses temoj de la prelegantoj el Aŭstrio, Kroatio, Italio, Hungario kaj Slovenio, kun aparta akcento pri la bjelovaraj spertoj. La muzikan paŭzon inter la prelegoj plenumis la lernantino de la kvara klaso de la bjelovara Muziklernejo Vatroslav Lisinski Marta Čuković, kiun por ĉi tiu okazo trejnis profesoro Siniša Pauška. Dum la sabato okazis ankaŭ la asembleo de alp-adriaj esperantistoj, dum kiu oni diskutis pri la pluaj direktoj de ilia laboro kaj diskonigis konkurson por gastiganto de la 21-a konferenco. Estis akceptita rezolucio, sendota al reprezenantoj de Alp-Adria Alianco en la ŝtatoj-membroj.

Antaŭ la konferenco en la Popola biblioteko Petar Preradović oni starigis modestan ekspozicion De Arnoldstein ĝis Bjelovar − la urboj gastigantoj de Alp-Adriaj Esperanto-konferencoj, kaj la kultura programo, en kiu kantis la zagreba operkantisto Neven Mrzlečki kaj la virina korisu Főnix el la hungara urbo Komló, okazis post la komuna tagmanĝo en la Hotelo Central. Ĉe la fino la sekretariino de la Esperanto-Rondo de Alp-Adrio Edvige Ackermann kaj la prezidanto de la loka organiza komitato de la konferenco Franjo Forjan kune tranĉis la jubilean torton, kiun okaze de la 20-a konferenco donacis la Dolĉaĵejo Zagorje.

La dimnaĉo estis rezervita por ekskurso al Daruvar, kie la partoprenintoj helpe de la loka ĉiĉeronino trarigardis la urbon kaj la ekspozicion Vinodar kaj banis sin en la Daruvara termalbanejo.

Fotojn pri la konferenco vi povas vidi ĉi tie.



La 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco

lasta komuniko

Karaj konferencanoj, antaŭ via ekvojaĝo nepre detale tralegu ĉi tiun komunikon, en kiu vi trovos plurajn gravajn informojn. La ceterajn informojn vi ricevos surloke en la konferenca libro, kiu troviĝos en viaj konferencaj sakoj.

La definitiva programo troviĝas ĉi tie.

1. AKCEPTEJO: Vendrede, la 8-an de junio, la konferenca akceptejo funkcios en la ejo de Bjelovara Esperantista Societo, Ivana viteza Trnskog 12 ekde la 12h00 (ĝis la 18h00). Sabate, la 9-an de junio, ĝi funkcios ekde la 9h00 en la Urba muzeo de Bjelovar, Trg Eugena Kvaternika 1. Por urĝa kontakto telefonu al: +385 98 248 574 (Josip Pleadin).

2. PAGOJ (kroatoj): Por eviti tumulton en la akceptejo, kroataj konferencanoj estas petataj pagi siajn aliĝkotizojn kaj la koston de la malfrua tagmanĝo al la banka konto de DEB (Društvo esperantista Bjelovara): HR1224020061100615259 ĉe Erste&Steiermärkische Bank. Kroataj grupoj, kun kiuj estas interkonsentitaj aliaj pagmanieroj, faru laŭ la interkonsento.

3. PAGOJ (eksterlandanoj): Pro altaj bankkostoj por eksterlandaj pagoj, alilandaj konferencanoj ĉiujn kostojn pagu surloke. La aliĝkotizojn kaj kostojn de la tagmanĝo oni pagu en la akceptejo. La kostojn de loĝado oni pagu ĉe respektiva hotelo. Laŭeble kunportu kroatajn kunaojn, ĉar lauleĝe ni rajtas akcepti nur la enlandan valuton. En la urbocentro, proksime al lokoj kie okazos niaj programoj, troviĝas kelkaj monŝanĝejoj, kiuj sabate funkcias ĝis la 12h00!

4. KOMUNA BUSO EL ZAGREBO: Pro malmultaj aliĝintoj, la buso estas nuligita. Por tiuj, kiuj aliĝis, ni organizos alternativan vojaĝon per aŭtomobiloj.

5. LUNĈO. Ĉiu aliĝinto sabaton la 9-an de junio ricevos senpagan lunĉon en la Urba muzeo, ĉar pro la multeco da programoj dum la sabata konferenctago nia tagmanĝo okazos nur je la 17h00.

6. MALFRUA TAGMANĜO: Ĝi okazos sabaton, la 9-an de junio je la 17h00 en la Hotelo Central. Ŝajnas, ke pluraj konferencanoj ne komprenis, ke la tagmanĝo estas ligita kun la kultura programo kaj de la hotelo estas kondiĉite, ke nur partoprenantoj de la tagmanĝo povos eniri la salonon. La tagmanĝo estas aparte pagata 100 kunaojn (proksimume 15 eŭrojn)!Se vi ankoraŭ ne faris tion, bonvolu mendi la tagmanĝon ĝis la 6-a de junio kaj indiki se vi estas vegetarano!

7. DIMANĈA EKSKURSO AL DARUVAR: Ĝi startos la 10-an de junio je la 9h00 el la parkejo ĉe Trg hrvatskih branitelja. Ni reduktis ĝian prezon je 50,00 kunaoj (proksimume 7 eŭroj), kiom kostas la busa transporto. Ĉar multaj aliĝintoj ne volas manĝi organizite, ni antaŭvidas la tempon por individua tagmanĝo, laŭ propra deziro kaj individua pagado de ĝiaj kostoj. En Daruvar atendos nin loka ĉiĉerono, kaj la buso startos por reveni al Bjelovar je la 16h00. Se iuj kongresanoj volas bani sin en la termalbanejo, ili bonvolu kunporti bankostumon.

8. ARBO DE INTERNACIA AMIKECO. Okaze de nia konferenco, Bjelovar ricevos la unuan lokan ZEO-n (Zamenhofan Esperanto-Objekton). Temas pri Arbo de internacia amikeco, kies plantadon finance ebligis la Urbo Bjelovar. Ni plantos ĝin sabate, la 9-an de junio je la 10h00, en la parko ĉe Trg Stjepana Radića. Bonvolu amase ĉeesti la solenaĵon!

9. KOMUNA FOTADO. Revenante el la ceremonio de arbo-plantado (sabate, la 9-an de junio), ni haltos ĉe la Pavilono en la Centra urba parko por fari komunan foton. Oni povas antaŭmendi ĝin ĉe la akceptejo, pagante 20,00 kunaojn (malpli ol 3 eŭrojn) kaj ricevi ĝin samtage dum la kultura programo en la Hotelo Central.

10. PARKADO. Ĉie en la urbo parkado estas pagata (plej ofte 3 kunaojn por unu horo). Oni uzas aŭtomatojn por park-biletoj aŭ pagadon per poŝtelefona mesaĝo. Pagata parkado funkcias labortage ekde la 7h00 ĝis la 19h00, sabate ekde la 7h00 ĝis la 14h00, kaj dimanĉe la parkado estas senpaga.

11. ALIAĴOJ: Se en ĉi tiu komuniko vi ne trovis respondon al iu via demando, skribu al la organizantoj: esperanto.bjelovar@gmail.com aŭ telefonu al +385 98 248 574.

Bonan vojaĝon al Bjelovar! Bonvenon!



La 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco

dua komuniko

Konferencejo: Urba muzeo (Gradski muzej) Bjelovar, Trg Eugena Kvaternika 1, www.gradski-muzej-bjelovar.hr
Aliĝilo: Aliĝu per ĉi tiu aliĝilo. Pro organizaj kialoj bonvolu nepre aliĝi antaŭ la 20-a de majo 2018, sendante la aliĝilojn al: esperanto.bjelovar@gmail.com kun kopio al la konferenca sekretario Edvige Ackermann: nored@tiscali.it

Aliĝkotizo egalas al 50 kunaoj (7 eŭroj). Kroatoj pagu ĝin samtempe kun la aliĝo al banka konto de Društvo esperantista Bjelovara, IBAN: HR 1224020061100615259 ĉe Erste & Steiermärkische Bank. Pro altaj bankkostoj alilandanoj pagu surloke.
Ĝis nun aliĝis aŭ anoncis sian aliĝon unuopaj esperantistoj aŭ grupoj el Aŭstrio, Hungario, Italio, Kroatio kaj Slovenio.

Konferenca(j) temo(j): Ĉeftemo de la aranĝo estas: Alp-Adrio kaj Danubio kaj oni diskutos ankaŭ pri Publikaj rilatoj de esperantistoj kun neesperantistaj medioj. Prelegontoj pri la konferencaj temoj proponu siajn prelegojn, kiuj daŭru maksimume 10 minutojn, kaj sendu ilin en skriba formo al lokaj organizantoj antaŭ la 15-a de majo pro la publikigo en la Konferenca libreto. La programon pri la konferenca(j) temo(j) gvidos: Edvige Ackermann kaj Janez Zadravec.

Transporto el kaj al Zagrebo: Speciala buso por unutagaj vizitantoj startos el Zagrebo la 9-an de junio je la 7,00 horo el la haltejo por turismaj busoj antaŭ la Ĉefa fervoja stacidomo (Glavni kolodvor), Trg kralja Tomislava 12. Laŭplane la sama buso startos el Bjelovar samtage je la 21h00 por retransporti la konferencanojn al Zagrebo. Mendu vian sidlokon ĉe la organizantoj. Prezo de la transporto dependos de la nombro de vojaĝantoj, sed ambaŭdirekta vojaĝo povus kosti proksimume 100 kunaojn.

Atentigo: Pro la aktualaj riparoj de la fervojaj trakoj, konsilindas veturi al Bjelovar per organizita buso por unutagaj konferencanoj aŭ uzi publikan bustransporton.

Loĝado: Se vi bezonas loĝadon en Bjelovar nepre rezervu vian liton antaŭ la 15-a de majo! Detalojn pri la loĝado trovu en la aliĝilo aŭ informiĝu ĉe la lokaj organizantoj.

PROVIZORA PROGRAMO

Vendredo, la 8-an de junio
12h00 − Akcepto de partoprenantoj kaj disdono de dokumentoj en la ejo de Bjelovara Esperantista Societo (ul. Ivana viteza Trnskog 12), loĝigo.
16h00 − Vizito de la urbo kaj de ekspozicio pri urboj gastigantoj de pasintaj Konferencoj en la Popola Biblioteko Petar Preradović (Trg Eugena Kvaternika 11).
18h00 − Vespermanĝo libervola.
20h00 − Interkona vespero ĉe Bjelovara Esperantista Societo aŭ en bona biertrinkejo.

Sabato, la 9-an de junio
7h00 − Starto de buso el Zagrebo.
9h00 − Akcepto de partoprenantoj kaj disdono de dokumentoj en la Urba muzeo (Trg Eugena Kvaternika 1).
10h00 − Oficiala malfermo; salutoj de la organizantoj, aŭtoritatoj, reprezentantoj de la grupoj.
11h00 − Prelegoj pri la konferencaj temoj kaj diskutoj.
13h00 − Lunĉo.
14h00 − Ĝenerala Asembleo de Esperanto-Rondo de Alp-Adrio
16h00 − Koncerto de Neven Mrzlečki en la Hotelo Central.
17h00 − Malfrua tag-manĝo.
18h00 − Kultura kaj amuza programo.
21h00 − Fermo de la Konferenco kun salutoj al buse forirantaj partoprenantoj; starto de buso al Zagrebo.

Dimanĉo, la 10-an de junio

10h00 − Ekskurso al Daruvar (vizito de la urbo kaj la vinfoiro; sinbanado en la termalbanejo); tagmanĝo.

Arbo de internacia amikeco: Ni klopodas organizi plantadon de Arbo de internacia amikeco, pri kio ni atendas decidon de urbaj instancoj.

Lokaj organizantoj: Pri ĉiuj organizaj aferoj bonvolu skribi al lokaj organizantoj: esperanto.bjelovar@gmail.com



Subskribita kontrakto kun Urbo Bjelovar

12.04.2018

La 12-an de aprilo 2018 la prezidanto de Bjelovara Esperantista Societo, Franjo Forjan, subskribis kontrakton, per kiu Urbo Bjelovar atribuis al Bjelovara Esperantista Societo 15.650,00 kunaojn.

La sumo estas atribuita surbaze de la konkurso por financado de societaj programoj kaj projektoj, publikigita por la jaro 2018, kaj la Societo ricevis la menciitan sumon por organizado de la tradicia renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, kiu la sesan fojon okazos en septembro ĉi-jare.



La 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco

unua komuniko

08.-10. 06.2018.

La jubilea 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco okazos en Bjelovar (Kroatio) inter la 8-a kaj 10-a de junio 2018. Tiel decidis la Komitato de la Esperanto-Rondo de Alp-Adrio, akceptinte la kandidatiĝon de Bjelovara Esperantista Societo por loka organizanto.

Konferencaj temoj

La konferenca ĉeftemo estas „Alp-Adrio kaj Danubio”, kaj oni krome diskutos pri la temo „Publikaj rilatoj de esperantistoj kun neesperantistaj medioj”. Prelegontoj pri la konferencaj temoj ĝis la fino de aprilo 2018 bonvolu proponi siajn prelegojn, kiuj daŭru maksimume 10 minutojn. Respektivajn prelego-tekstojn oni sendu al esperanto.bjelovar@gmal.com por publikigo en speciala broŝuro.

Kotizo

Por ke la jubilea konferenco estu kiel eble plej solena prezento de nia agado, la Komitato kaj la lokaj organizantoj petas aliĝon kaj partoprenon de esperantistoj el la regionoj de Alp-Adrio kaj Danubio, sed ankaŭ de alilandanoj. Por stimuli partoprenon, la organizantoj anoncas minimumam konferenckotizon de 7 eŭroj (aŭ 50 kunaoj, por kroatoj). La kotizo ne inkluzivos la kostojn de vojaĝo, loĝado, manĝoj kaj ekskursoj.

Aliĝo

Aliĝu per ĉi tiu aliĝilo. Aliĝi eblas ankaŭ per sendo de simpla retmesaĝo (nomo, adreso kaj kontakteblecoj) al lokaj organizantoj.


Transporto el kaj al Zagrebo

Bjelovar situas 90 kilometrojn de la kroatia ĉefurbo Zagrebo, de kie la organizantoj planas aranĝi dudirektan komunan busvojaĝon por unutagaj konferencanoj (sabate, la 9-an de junio). La vojaĝprezo baldaŭ anoncota. Bonvolu kiel eble plej baldaŭ rezervi vian sidlokon en la buso.


Loĝado

La organizantoj proponas favorprezan loĝadon en privataj dulitaj ĉambroj SOBE MRAK www.sobemrak.hr, kie esperantistoj estas jam konataj kaj ŝatataj gastoj, aŭ en la tre agrabla tranoktejo VITA NOVA vitanova.hr kaj HOTELO CENTRAL www.hotel-central-bjelovar.com.hr.

Provizora programo



La organizantoj rezervas la rajton laŭnecese ŝanĝi la programon, kies aktualigojn vi povos sekvi ĉe: www.esperanto-bjelovar.hr

Lokaj organizantoj

Pri ĉiuj organizaj aferoj bonvolu skribi al lokaj organizantoj: esperanto.bjelovar@gmail.com



Jarkunveno

25.02.2018.

La oka jarkunveno de Bjelovara Esperantista Societo okazis en la societejo dimanĉe, la 25-an de februaro 2018. El la raportoj pri la aktivecoj kaj financoj en 2017 videblas, ke la pasinta jaro estis la plej dinamika periodo ĝis nun, kion oni povas danki al la organizado de la kultura festivalo INTER-FEST.



Dum la jarkunveno estis akceptita Laborprogramo por 2018 kiu, interalie, antaŭvidas organizadon de la 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco kaj la 6-a renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelvoar al sia urbo”.

Oni anoncis ankaŭ la preparojn por festado de la 110-a datreveno de Esperanto en Bjelovar, kiu okazos en 2019, kaj novajn eldonprojektojn (romano „Fruaj tagoj” de Goran Tribuson kaj preparoj por eldono de la societa monografio) ktp. La partopreninoj estis informitaj ankaŭ pri parto de la aktivecoj, planitaj en la Laborprogramo, kiuj jam komenciĝis.



Forgesitaj samideanoj

januaro kaj junio 2018

Inter januaro kaj junio 2018 Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) organizos prelegserion de Josip Pleadin (konsistantan el 6 temoj) pri forgesitaj samideanoj.

La prelegoj okazos ĉiun lastan sabaton de la monato en la ejo de UZE en Zagrebo, Radnički dol 1 je la 11h00.



Ekspozicio de Ho Song gastas en Daruvar

08.02.2018.

La 8-an de februaro 2018 en la Galerio de Urbo Daruvar „Croatia osiguranje”, kunlabore kun Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Bjelovara Esperantista Societo, estis malfermita la pentraĵekspozicio „Azia paletro” de korea pentristo kaj esperantisto Ho Song.

Kvankam la pentristo mem fizike ne ĉeestis, lia virtuala partopreno per video-kontakto, projekciata sur granda ekrano, elvokis tre pozitivajn emociojn ĉe la publiko. La ekspozicion malfermis anstataŭantino de la urbestro, s-ino Vanda Cegledi kaj la parlamenta deputito Vladimir Bilek (laŭ sia funkcio ankaŭ anstataŭanto de la urbestro).

Mallongan muzikan programon prezentis profesoroj de la Muzika lernejo Bruno Bjelinski el Daruvar. Kiel anoncite, la ekspozicio restos malfermita ĝis la 5-a de marto kaj vizitebla ĉiusabate inter la 11h00 kaj 13h00 kaj dimanĉe inter la 17h00 kaj 19h00.



Esperantistoj akceptitaj ĉe la urbestro de Bjelovar

24.01.2018.

La 24-an de januaro 2018, la urbestro de Bjelovar, s-ro Dario Hrebak, akceptis en sia oficejo la delegacion de bjelovaraj esperantistoj, kiu konsistis el Franjo Forjan, Zdenka Polašek, Nenad Margetić kaj Željko Saks.

Dum la akcepto la bjelovaraj esperantistoj informis s-ron urbestron pri la rezultoj de la festivalo INTER-FEST kaj transdonis al li specialan mapon kun la infomraj materialoj pri la aranĝo.

La vizito estis uzita ankaŭ por informi la urbestron, ke Bjelovara Esperantista Societo dum 2018 intencas organizi en junio Alp-Adrian Esperanto-Konferencon, kaj en septembro sian tradician aranĝon „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”. La urbestro de Bjelovar laŭde parolis pri la laboro de bjelovaraj esperantistoj, kaj promesis daŭran subtenon de la Urbo.




La ekspozicio Mia unua alfabetlibro

22.01.2018.

La ekspozicio „Mia unua alfabetlibro” la 22-an de januaro 2018 estis malfermita en la Popola biblioteko kaj legejo de Daruvar, enkadre de la Monato de la ĉeĥa gepatra lingvo. La kunorganizantoj estis Bjelovara Esperantista Societo, Departemento Bjelovar-Bilogora kaj la daruvara biblioteko.

En la malferma ceremonio parolis: Romana Horvat (direktorino de la biblioteko), Tanja Novotni Golubić (anstataŭantino de la departementestro), Ana Marija Štruml Tuček (prezidantino de la Asocio de ĉeĥoj kaj slovakoj en Kroatio), Vladimir Bilek (parlamenta deputito pri la ĉeĥa kaj slovaka minoritatoj), Vanda Cegledi (anstataŭantino de la urbestro de Daruvar) kaj Josip Pleadin nome de Bjelovara Esperantista Societo.

Berislav Rubčić transdonis diplomojn al lernantoj de Centro Rudolf Steiner el Daruvar pro ilia partopreno en la festivalo INTER-FEST en Bjelovar, kaj la programon finis lernantoj de la Muzika lernejo Bruno Bjelinski el Daruvar, kantinte la „Himnon de kooperativanoj” en la kroata kaj Esperanto. La ekspozicion kune proklamis malfermita lernantoj de elementa lernejo el Daruvar. Pri la evento legu kaj aŭskultu la raporton de Radio Daruvar.




Akcepto en la Departemento Bjelovar-Bilogora

12.01.2018.

Anstataŭantino de la bjelovara-bilogora departementestro Damir Bajs, sinjorino Bojana Hribljan, la 12-an de januaro 2018 akceptis delegacion de Bjelovara Esperantista Societo, konsistantan el Zdenka Polašek, Željko Saks kaj Nenad Margetić, kiun gvidis la societa prezidanto Franjo Forjan.

La esperantistoj informis s-inon Hribljan pri la rezultoj de la pasintjara festivalo INTER-FEST kaj donacis al ŝi albumon kun la festivalaj materialoj.

Zdenka Polašek anoncis la ekspozicion "Mia unua alfabetlibro", kiu okazos en Daruvar, kaj Željko Saks la kandidatiĝon de Bjelovara Esperantista Societo por gastiganto de la ĉi-jara, 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco. Ambaŭ flankoj esprimis sian kontenton pri la ĝisuna kunlaboro, kaj s-ino Hribljan promesis ankaŭ estontan subtenon de la departemento.