Pri Bjelovara Esperantista Societo

Societo

Bjelovara Esperantista Societo (BES) estas neprofita civitana unuiĝo, kiu daŭrigas la laboron kaj bazas sian ekziston sur la tradicioj de la unua Esperanto-societo fondita en Bjelovar la 17-an de aprilo 1909 kaj Esperanto-societo Tomo Vinković, kiu ĉesis funkcii en 1992. DEB fondiĝis en la fondkunveno la 10-an de septembro 2011 kaj nun ĝi havas 40 membrojn.


Membreco

Bjelovara Esperantista Societo (BES) havas regulajn, subtenantajn kaj honorajn membrojn. Regula membro de BES povas farigi ĉiu plenaĝa fizika aŭ jura persono kaj neplenaĝaj pesonoj aŭ personoj sen laborkapablo, kun skriba konsento de sia jura prizorganto aŭ reprezentanto. Regula membro de BES oni povas fariĝi per subskribado de aliĝilo kaj notado en la mebro-registro. Regulaj membroj pagas jaran membrokotizon, kiun difinas la Asembleo de BES.

Se vi deziras fariĝi membro de BES ĈI TIE elŝutu la ALIĜILON, klare plenigu ĝin kaj sendu al:
Bjelovara Esperantista Societo
Vlatka Mačeka 14.
43 000 Bjelovar


Estraro

Administra komitato

  • Franjo Forjan, prezidanto
  • Grozdana Grubišić-Popović, sekretario
  • Nenad Margetić, kasisto
  • Martin Fejer, membro
  • Damir Matašin, membro
  • Berislav Rubčić, membro
  • Mirjana Saks, membro

Kontrola komitato

  • Zdenka Polašek, prezidanto
  • Vinko Grgurev, membro
  • Željko Saks, membro