Aktivecoj 2023

Programo de la 11-a renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”

22-an kaj 23-an de septembro 2023



Vendredo, la 1-an de septembro 2023

18h00 − Malfermo de pentraĵekspozicio „Tempospuroj” de la bulgara pentristino kaj esperantistino Maja Gorova (Urba muzeo Bjelovar, Trg Eugena Kvaternika 1). La ekspozicio restas malfermita ekde la 1-a ĝis la 23-a de septembro 2023.

7-a de septembro 2023 – 23-a de septembro 2023

Porokaza ekspozicio en la teretaĝo de la Popola biblioteko „Petar Preradović” (Trg Eugena Kvaternika 11).

Vendredo, la 22-an de septembro 2023

19h00 − Amika renkontiĝo (Kafejo kaj dolĉaĵejo Zagorje, Ivana viteza Trnskog 15).

Sabato, la 23-an de septembro2023

10h00 − Prezento de la libro „Poemoj” de Đuro Sudeta en Esperanto (Popola biblioteko „Petar Preradović”, Trg Eugena Kvaternika 11).
11h00 – Prezento de la presita eldono de „Pasporto tra la Zamenhofaj Esperanto-objektoj en Kroatio” (Popola biblioteko „Petar Preradović”, Trg Eugena Kvaternika 11)
12h00 − Vizito al la pentraĵekspozicio de Maja Gorova (Urba muzeo Bjelovar, Trg Eugena Kvaternika 1).
13h00 − Komuna fotado (Urba parko).
13h30 − Ekskurso de la partoprenantoj al Jabučeta kaj tagmanĝo en la Restoracio „Coner” (Jabučeta 12).